Giacomo Leopardi
LA KVIETO POST LA TEMPESTO

Forpasis la tempesto.
La birdoj faras feston; la kokino
revenas sur la vojon,
ripeti siajn versojn. La sereno
el okcident' trarompas al montaro.
La kampoj senombriĝas,
tra val' ekbrilas la river' en klaro.
Gajiĝas ĉiu kor', de ĉie venas
bruado; la kutiman
laboron hom' reprenas.
La metiist', kun laboraĵ' en mano
el dom' eliras kante
por ekrigardi pri l' ĉiel' humida,
kaj virinet' rapida
elvenas, ekĉerpante
akvon de l' pluvo nova.
Vendisto de legomo
iras de dom' al domo
kaj vokojn ekripetas.
Kaj jen, la sun' revenas kaj ridetas
sur villojn kaj montetojn. Jam apertas
la famili' balkonon kaj terason;
de la landvojo oni aŭdas fore
sonoriletojn; veturilo knaras:
haltinta pasaĝer' daŭrigas pason.

Gajiĝas ĉiu koro.
Kiam pli dolĉas ĝoje
la viv' ol tiafoje?
Kiam al la laboro
la hom' kun pli da amo sin removas,
daŭrigas, novan provas?
kaj malpli rememoras la ĉagrenon?
Sed ja aflikto naskis ĉi serenon,
ĉi vantan ĝojon: frukton
de l' tim' pasinta, kiam treme timis
eĉ tiu de la morto,
kiun la vivo tedas,
kaj kiam en turmento
froste, pale, sen vorto
ŝvitis la homoj treme, en atendo
de la atak' ekscesa
de fulmoj, nub' kaj vento.

Ho vi, natur' kompleza!
Jen via dono nura,
jen la plezur' donata
al mortemuloj. Ĉeso de doloroj:
jen nia sent' plezura.

Ĉagrenojn ŝutas vi plenmane; sponte
venas doloro, kaj la ĝojo eta,
kiun kelkfoje la doloro naskas
mirakle, estas ega gajn', Homgento,
kara al eternuloj! Kun feliĉo
vi post la liberiĝo
el la dolor' ekspiras, —kaj beatas,
se l' mort' vin tute savas de l' turmento.